Batalo de Badro

(Alidirektita el Batalo de Badr)

La batalo de Badro (arabe غزوة بدر), okazis la 13-an de marto 624 (la 17-an de Ramadano de la jaro 2 post la Heĝiro en la islama kalendaro) en la regiono Heĝazo en okcidenta Arabio (nuna Sauda Arabio), ĝi estis decidiga batalo en la unuaj tempoj de Islamo kaj avanco en la lukto de Mahomedo kontraŭ la malamikoj de la tribo Kurajŝo de Mekko. En la historio de Islamo, la batalo estas konata kiel decidiga venko atribuata al dia interveno aŭ, laŭ sekularaj fontoj, la saĝo de Mahomedo. Ĝi estas unu el la malmultaj bataloj specife menciataj en Korano. La plejparto de la nuna scio pri ĝi venas de tradiciaj islamaj rakontoj, kaj haditoj de Mahomedo, kelkaj verkoj post la batalo.

Batalo de Badro en irana miniaturo[1]

Antaŭ la batalo, islamanoj kaj mekkanoj konfrontiĝis en negravaj bataloj fine de 623 kaj komence de 624. Tamen, Badro estis la unua batalo je granda skalo inter la du fortoj. La homoj de Mahomedo sukcesis rompi la mekkajn vicojn, mortigante plurajn gvidantojn de la kurajŝoj, inter ili Amr ibn Hiŝam, la ĉefa kontraŭulo de Mahomedo.

Referencoj redakti

  1. al-Din, Rashid. Khalili Collection, MSS. 727, folio 66a. Jami' al-Tawarikh (1305-14).