Batalo de Brihuega

La batalo de Brihuega okazis en la 8-a de decembro 1710 dum la Milito de hispana sukcedo. La ariergardo de la armeo aliancan kiu estis retiriĝanta el Madrido, komponita de la trupoj de Britio estritaj de Lord James Stanhope, estis atakita kaj venkita de la franc-hispana armeo estrita de Louis-Joseph de Vendôme, Duko de Vendôme. Tamen la aliancanoj perdis ĉirkaŭ milon da homoj, dum la britoj ĉirkaŭ 600.

Stanhope kapitulacis kun preskaŭ ĉiuj liaj homoj survivantaj kaj estis farita prizonulo. Nur malgranda angla roto sukcesis alveni al Barcelono, kaj post la sekva batalo de Villaviciosa, la alianco formita ĉirkaŭ la Habsburgoj ekdetruiĝis.