Batalo de Holowczyn

La Batalo de HolovĉinGolovĉin okazis inter la rusaj fortoj, kaj la sveda armeo, estritaj de Karolo la 12-a de Svedio, tiam nur 26-jaraĝa. La vilaĝo, beloruse nomata Галоўчын (laŭ oficiala latinliterigo Haloŭčyn aŭ Hałoŭčyn, esperante Haloŭĉin aŭ simpligite Halovĉin), pole Hołowczyn (esperante simpligite Holovĉin), litove Golovčinas aŭ ruse Головчин (Golovĉin) estis loko de la Pol–Litova Unuiĝo, do de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, en areo de nuna Mahilova regiono, Belorusio.

Batalo de Golovĉin.

Spite malfacilajn naturajn barojn kaj la supera artilerio de malamikoj, la svedoj estis kapablaj atingi surprizon kaj venkis super la pli laŭnombre superaj rusaj fortoj, kiuj estis separataj unuj el aliaj, ne havis unuigitan komandon kaj ne povis kunordigi sian agadon, tiel ke nur 8 000 ĝis 9 000 el 28 000 soldatoj povis partopreni en la batalo. Laŭ registroj, tiu estis la plej ŝatata venko de Karolo la 12-a. La svedoj perdis ĉirkaŭ 1 300 homojn (enkalkulante kaj mortintojn kaj vunditojn), dum la rusoj perdis ĉirkaŭ 3 600.

Vidu ankaŭ redakti