Batalo de la Filipina Maro

La Batalo de la Filipina Maro (Battle of the Philippine Sea en angla kaj マリアナ沖海戦 en japana) estis aer-mara batalo kiu okazis dum la Kampanjo de Pacifiko de la Dua Mondmilito, en kiu luktis la Imperijapana Ŝiparmeo kaj la Ŝiparmeo de Usono en la Filipina Maro, proksime de la insuloj Marianoj, inter la 19a kaj la 20a de junio 1944, dum la okupado fare de la usonaj trupoj de la insulo Saipano (batalo de Saipano) kaj poste por la invado de la insulo Tiniano (batalo de Tiniano), nome du insuloj de Nord-Marianoj.

La japana aviadilŝipo Zuikaku (en la centro) kaj du destrojeroj manovras por eviti la atakojn de la usonaj aviadiloj de la TF 58, 20a de junio 1944.

Tiu batalo, kadre de la Operaco Forager, finis per kompleta katastrofo por la japanaj fortoj, kiuj perdis preskaŭ la tuton de sia surŝipa aviadilaro, same kiel du trionojn de la aviadilŝipoj partoprenintoj en la batalo. Tiel ke la usonaj pilotoj stampis por tiu batalo la esprimon The Great Marianas Turkey Shoot (Pafo al meleagro de la Marianoj). Kiel rezulto de tiu batalo, la Imperijapana Ŝiparmeo perdis la ĉefan parton de sia batalforto de surŝipa aviadilaro.