Baumbach-domo (Meiningen)

La Baumbach-domo (germane: Baumbachhaus) estas literatura muzeo pri Rudolf Baumbach en Meiningen, Burggasse nr 22.

La domo de la verkisto, hodiaŭ muzeo.
Memorigtabulo ĉe la enirejo.
Monumento por la poeto surloke.

Historio redakti

La muzeo troviĝas en la iama loĝdomo de la poeto, kies verkoj estis tre modaj tiutempe. Li pasigis siajn junajn jarojn surloke (1846-60) kaj revenis en 1885 post studoj, longjara deĵoro kiel privata instruisto kaj liberprofesia verkisto. Liaj volumoj da proziaĵoj kaj poeziajoj kongruis ekzakte al la gusto de la samtempuloj. Por kelkaj de liaj poemoj estas eĉ komponita muziko. La poemo Ehre, Freiheit, Vaterland iĝis la kanto de la Asociaro de germanaj studentaj korporacioj. Lia ankoraŭ hodiaŭ konata kanto Hoch auf dem gelben Wagen muzikigitis fare de la apotekisto Heinz Höhner en 1937.

La duetaĝa modesta burĝa domo estas trabfakaĵo konstruita en la 18-a jarcento. En 1816 akiris ĝin la avo de Baumbach kaj ĝi servis kiel loĝejo ankoraŭ ĝis 1920. Estante ekde 1921 en la posedo de la urbo ĝi malfermitis kiel regionhistoria kaj literatura muzeo en 1937.

Kolektoj redakti

Ĉiu vizitanto sentus la spiriton de Baumbach dum la trairo de la ĉambroj, kiel skribis entuziasmigite okaze de la inaŭguro la loka ĵurnalistino Leine Graef: "Jen sur la ronda tablo plumo, krajono kaj skribilaro de la poeto, kontraŭe de sur la vando salutas la bierkruĉoj ofte malplenigitaj; leteroj kaj originalaj aŭtografoj ankaŭ tre efikas..." La salonoj en la ĉefa domo montras bildojn malnovajn de la urbo, meblojn kaj portretojn en la stilo de Bidermajro. Tiel postsekvi eblas la burĝan vivostilon el la 19-a jarcento.

Originalaj domumentoj informas ankaŭ pri aliaj verkistoj kiuj agadis en la regiono de Meiningen de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj, kiel Friedrich Schiller, Jean Paul, Adolf Schaubach kaj Ludwig Bechstein. Post profundaj restaŭradlaboroj ankaŭ la ĉambroj en la malantaŭa domo (i.a. kun la biblioteko de Baumbach) peras baumbach-an etoson. Apud la domo troviĝas krome sursokla busto de la verkisto.

Vidu ankaŭ redakti

Baumbach-domo (Kranichfeld)

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 127-128

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo. de la muzeo. Arkivigite je 2014-12-04 per la retarkivo Wayback Machine