Bazanito
Bazanito (greka lingvo: βασανίτης) estas vulkana ŝtonaĵo kaj apartenas al la alkaliŝtonaĵo.
Deveno de la vortoRedakti
La deveno de la vorto ne estas tute klara. Ekzistas la ebleco ke la nomo venas de la lando Baŝano, kiu estis menciita en la malnova testamento kaj situaa en la hodiaŭa Sirio.[1]Alia ebleco estas la deveno de la greka βασανίτης [λίθος] (provo ŝtono, tre malmola ŝtono), basanítēs [líthos], „provŝtono“ respektive βάσανος, básanos, „fosostango-ŝtono“.
KonsistoRedakti
La ŝtonaĵo konsistas el feldspatoj kiel leŭcito kaj nefelino, aldoniĝas aŭgito, olivino kaj maloftaj feraj kaj titanaj oksidoj kiel ilmenito kaj magnetito. Malgrandaj procentaĵoj de alkalaj feldspatoj povas ĉeesti.
Kemie bazanito enhavas kompare kun bazalto tre malmulte da silicia oksido de 42 ĝis 45 procentaĵoj, sed alta procentaĵo de alkalioksido de 3 ĝis 5,5 procentoj.
SubspecojRedakti
NefelinbazamitoRedakti
Nefelinbazamito enhavas relative grandajn procentaĵojn de feldspato, nefelino kaj aŭgito, olivino, neniu leŭcito. Ĝi konsistas el ruĝe-bruna aŭ grize bruna vulkana vitro kaj mikrokristala maso en kiu enestas olivino kaj klinopirokseno. Konata nefelinbazamito estas limburgito.
LeŭcitbazamitoRedakti
Leŭcitbazamito similas tre al nefelinbazanito. La sola diferenco estas, ke ĝi ne enhavas nefelinon sed leŭciton.