Baziliko Santissima Annunziata (Florenco)

La baziliko Santissima Annunziata (itale Basilica della Santissima Annunziata) estas romkatolika baziliko en Florenco, kaj la ĉefpreĝejo de la servita ordeno. Ĝi situas ĉe la nordorienta flanko de la placo Santissima Annunziata.

Santa Annunziata di Firenze

Ĝi estis fondita en 1250 de la sep originalaj membroj de la servita ordeno. La baroka interna dekoracio estis komencita en 1644, kiam Pietro Giambelli plenumis freskon ĉe la plafono surbaze de desegnaĵoj fare de Baldassare Franceschini.

Benvenuto Cellini mortis en Florenco la 13an de majo 1571 kaj estis entombigita solene en la preĝejo Santissima Annunziata.