Bazo
Vikimedia apartigilo
Bazo en ĝenerala lingvouzo signifas (laŭ ReVo):
- 1) Malsupra subportanta parto de objekto:
bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo; arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj [1]; el malnova bazo novaj plantidoj kreskas Z. Vidu: fondo, fundo, fundamento, grundo, piedestalo, soklo. - 2) (figure) Esenca, fundamenta principo:
bazo de teorio; la justeco estas la bazo de socio; volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso.
Sinonimoj: esenco, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco
Bazo ankaŭ fariĝis fakesprimo en diversaj sciencoj kaj teknikoj:
- en arkitekturo kiel fundamento aŭ simple bazo
- en matematiko
- Bazo (lineara algebro) estas minimuma aro de vektoroj, kiuj, kiam kombinitaj, povas adresi ĉiun vektoro en donita spaco.
- Bazo estas unu el du argumentoj de logaritmo, supereksponento, superlogaritmo
- e (matematiko) estas bazo de la natura logaritmo.
- Bazo (nombrosistemo)
- Bazo (grupa teorio)
- en tekniko
- Bazo estas parto de transistoro.
- en kemio
- Bazo (kemio) estas kemia substanco, kiu povas ricevi protonojn, do kemia kontraŭulo de acido (acido/bazo-sistemo).
- en armeorganizado
- Militbazo estas armea teritorio (ankaŭ ekster la propra lando), por kolekti kaj organizi armilojn kaj trupojn.