Belga Federacia Parlamento

(Alidirektita el Belga Parlamento)

La Belga Federacia Parlamento estas la duĉambra parlamento de Belgio. Ĝi konsistas el Ĉambro de Reprezentantoj (nederlande Kamer van Volksvertegenwoordigers, france Chambre des Représentants, germane Abgeordnetenkammer) kaj la Senato (nederlande Senaat, france Sénat, germane Senat). Ĝi havas sidejon en la Palaco de la Nacio (france Palais de la Nation, nederlande Paleis der Natie, germane Palast der Nation). La Ĉambro de Reprezentantoj estas la unuaranga leĝofara institucio; la Senato funkcias nur kiel kunvenejo de la federaciaj komunumoj kaj regionoj.

Belga Federacia Parlamento
Emblemoj de la Senato kaj de la Ĉambro de Reprezentantoj
duĉambra parlamento
Geografia situo 50° 50′ 48″ N, 4° 21′ 53″ O (mapo)50.8466674.364722Koordinatoj: 50° 50′ 48″ N, 4° 21′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Palaco de la Nacio
Belga Federacia Parlamento (Belgio)
Belga Federacia Parlamento (Belgio)
DEC
Belga Federacia Parlamento
Belga Federacia Parlamento
Map
Belga Federacia Parlamento
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Belga Konstitucio ne mencias fakte la Federacian Parlamenton kiel tio; ĝi specifas ke la federacia leĝofara tasko estas plenumita de la reĝo kaj de la Ĉambro de Reprezentantoj (kaj escepte de la Senato), kaj difinas kiam ambaŭ Unuigitaj Ĉambroj kunsidu.