Malfermi la ĉefan menuon

Belteno estas antikva gaŭla festo meze inter la printempa ekvinokso kaj la somera solstico, do ĉirkaŭ la 5-a de majo. La nomo devenas de la malnova irlanda vorto Beltene ('hela fajro').

Enhavo

Historio de BeltenoRedakti

Fontoj el la 10-a jarcento rakontas, ke en Belteno druidoj bruligis fajron ĉe supro de monteto kaj pelis la brutaron inter du fajroj por purigi ilin.

Belteno estas specife gaela festo. Aliaj keltaj kulturoj, ekzemple la kimroj kaj bretonoj, ne havis ĝin, kvankam multaj kulturoj havas ian printempan feston.

Belteno Festata de NovpaganojRedakti

En novpaganismo Belteno estas unu el la ok sunaj festoj. Kvankam la novpagana Belteno pruntis kelkajan aferojn el la gaela Belteno, ĝi pli similas al la ĝermana Majfesto. Novpaganoj festas Beltenon la 1-an de majo en la norda hemisfero kaj la 1-an de novembro en la suda hemisfero.

Belteno de VikanojRedakti

 
Festantoj dancantaj ĉirkaŭ brulanta fajro. Fajro estas grava simbolo de purigo por Vikanoj.

Belteno (Ankaŭ nomata Esperante Beltejno), la komenco de Sumero, estas la plej grava festata tago krom Saŭeno en la Vika Rado de la Jaro. Ĝi estas festo pri ĝojo kaj vivo. Nomata laŭ la Kelta dio 'Bel', la bruligo de fajroj estas tradicia okazo dum chi tiu festo. La asocio de Belteno kun fajro ankaŭ signifas, ke ĝi estas puriga festo.

Vikaj mankunigoj ofte okazas dum Belteno.

Belteno laŭ Vika MitologioRedakti
 
Beltejno estas tradicia tempo por Vikanaj geedziĝoj- aŭ mankunigoj.

Dum Belteno, la Heldio maturiĝis sufiĉe por regi. Li eksreĝigas la Mallumdion, kaj la Diino iĝas Patrino.

Beltejno en Esperantaj LibrojRedakti

Fikcia Belteno en Britio en la 1-a jarcento estas priskribita en la Esperanta romano La ŝtona urbo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti