Ben Zyskowicz

finna dekstra politikisto, membro de finna parlamento ekde la jaro 1979

Ben Berl Zyskowicz (naskiĝinta la 24-an de majo 1954 en Helsinko) estas finna dekstra politikisto, membro de finna parlamento ekde la jaro 1979. Ĝis 1959, kvinjara, li havis polan pasporton kaj ekde tiam havas finnan ŝtatanecon. Inter 1993 kaj 2006 li estis prezidanto de parlamentogrupo de sia partio Nacia koalicio. En 2011 Zyskowicz estis mallongan tempon prezidanto de finna parlamento. Patro de Zyskowicz estis judo de Pollando kaj patrino judo de Finnlando. Zyskowicz rakontis, ke li ne provis fariĝi ministro, ĉar li havas kronikan migrenon.

Ben Zyskowicz
Persona informo
Ben Berl Zyskowicz
Naskiĝo 24-an de majo 1954 (1954-05-24) (69-jaraĝa)
en Helsinko,  Finnlando
Religio judismo vd
Lingvoj svedafinna vd
Ŝtataneco FinnlandoPollando vd
Alma mater Jewish School of Helsinki • Töölön yhteiskoulu • Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Koalicio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr