Benesat

komunumo en Rumanio

Benesat (hungare: Benedekfalva) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Zalău. En 1910 la vilaĝo havis 549 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 550 (rumanoj, 20 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1475. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye[1]). Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Aluniș kaj Biușa[2].

Benesat
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sălaj
Alinome Benedekfalva (hungare)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 25′ N, 23° 18′ O (mapo)47.41222222222223.292222222222Koordinatoj: 47° 25′ N, 23° 18′ O (mapo)
Benesat (Rumanio)
Benesat (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 174 m
Poŝtkodo 457035
Loĝantaro
– komunumo 1.536 (en 2011; 1.582 en 2002)
– vilaĝo 442 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 140253
vdr

Benesat situas sur la maldekstra bordo de rivero Someș kaj norde limas al distrikto Maramureș. La tri partoj de la komunumo estas simile grandaj, sed la aliaj du estas bone atingeblaj nur de Benesat.

Benesat (kaj Aluniș) havas fervojan stacion ĉe la linio inter Jibou kaj Baia Mare.

Notoj redakti

  1. la hungara vikipedio diras "Szilágy"
  2. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Eksteraj ligiloj redakti