Malfermi la ĉefan menuon

Bengalia Renesanco

Rabindranath Tagore, plej grava kaj tutmonde konata figuro de la Bengalia Renesanco

La termino Bengalia Renesanco aludas al soci-kultura kaj religia reformisma movado okazinta dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj en la ankoraŭ nedividita hindia bengalia provinco, kvankam ties efiko atingis la tutan Baraton, respektive Hindion. La Bengalia Renesanco laŭdire komencis kun Raja Ram Mohan Roj (1775–1833) kaj pluis ĝis la morto de Rabindranath Tagore en 1941. La Renesanco estis revivigo de la bonaĵoj el la hindia pasinteco kaj aprezo de efiko de la Moderna Okcidento, kiel ĝi aperis ekde la eŭropa Renesanco de la 15a jarcento. Tiele, la Bengalia Renesanco kunfandis la instruadojn de la Upaniŝadoj por krei publikan opinion kontraŭ la Hinduisma superstiĉo inklude Sati, infanmortigon, poligamion, infanedzigon, kasto-dividon, inter-kastan haton, doton, netuŝebleco ktp. kun la klopodoj de kristanaj misiistoj kaj de la Brita Kolonia Registaro kiu entrudis okcidentajn edukon, politikon kaj juron por kontraŭi ĉiujn tiujn kiuj kredis ankoraŭ en superstiĉo kaj kasto-baza Hindua mezepokismo.

LiteraturoRedakti

  • Sivanath Sastri, A History of the Renaissance in Bengal: Ramtanu Lahiri, Brahman and Reformer, London: Swan, Sonnenschein (1903); Kolkata: Renaissance (2002)

Eksteraj ligilojRedakti