Berberana [berbeRAna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Berberana povas esti komprenebla etimologie kiel koruptaĵo de Barbarejo.

Berberana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 55′ N, 3° 4′ U (mapo)42.919722222222-3.06Koordinatoj: 42° 55′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 33,8 km² (3 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berberana (Provinco Burgoso)
Berberana (Provinco Burgoso)
DEC
Berberana
Berberana
Situo de Berberana
Berberana (Hispanio)
Berberana (Hispanio)
DEC
Berberana
Berberana
Situo de Berberana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berberana [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Berberana kaj Valpuesta, okupas totalan areon de 33,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 44 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 100 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1857, Berberana aligis la teritorion de la nuligita municipo Valpuesta.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la Turo de Sánchez de Velasco kaj la preĝejo de Sankta Kornelio kaj Sankta Cipriano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti