Prusia bluo

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Berlina bluo)

Prusia bluo estas malhelblua pigmento produktita per oksidigo de feraj fercianidaj saloj. Ĝi havas la kemian formulon FeIII
4
[FeII
(CN)
6
]
3
. Alia nomo por la koloro estas Berlina bluo aŭ, en pentrarto, ParizaPariza bluo. Bluo de Turnbull estas la sama substanco, sed estas farita el diferencaj reagiloj, kaj estas iom diferencaj kolornuancoj derivitaj el diversaj malpuraĵoj.

Prusiblua pigmento.

Prusia bluo estis la unua moderna sinteza pigmento. Ĝi estas preparita kiel tre fajna Koloida disigo, ĉar la komponaĵo ne esta solvebla en akvo. Ĝi enhavas varieblajn kvantojn[1] da aliaj jonoj kaj ties aspekto ege dependas el la grando de la koloidaj partikloj. La pigmento estas uzata en pentraĵoj, kaj estas la tradicia "bluo" en teknikaj bludesegnoj kaj "aizuri-e" (藍摺り絵) nome japanaj lignopresaĵoj.

Notoj redakti

  1. Dunbar, K. R. & Heintz, R. A. (1997). Chemistry of Transition Metal Cyanide Compounds: Modern Perspectives. Progress in Inorganic Chemistry. 45. pp. 283–391. doi:10.1002/9780470166468.ch4. ISBN 9780470166468.