Malfermi la ĉefan menuon

Bernardo CANACCIO [kaNAĉo] (Bolonjo, 1297 – post 1357[1]) estis itala poeto.

Li estis filo de iu Arpinello nome Canaccio, kiu apartenis al la familio Scannabecchi, kaj siavice al la partio de la Gibelinoj. Kiam li estis dujaraĝa, la familio estis ekzilita kaj translokiĝis al Verono, kie Bernardo kaj lia frato Guglielmo oftis ĉe la familio Scaligeri kaj probable konis Dante kiu estis en Verono el 1313 al 1319. Poste, en 1319-20 Bernardo fu studento de Dante kiu siavice estis gasto de la familio Polenta en Raveno[1].

Oni scias ekzemple ke la 26an de Aŭgusto de 1356, li estis en Raveno ĉeestante la legadon de la testamento de sia edzino Sara da Camposampiero[1].

Soneto anonima atribuis al li la epigrafon kiu troviĝas sur la tombo de Dante en Raveno[1].

La epizodo estas citata de Boccaccio en sia verko Vita di Dante[1].

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Marconi, 1974

BibliografioRedakti

  • Sergio Marconi, Bernardo Canaccio en Dizionario Biografico degli Italiani, Roma, Istituto dell'Enciclopedia italiana, 1974. Bernardo Canaccio Alirita la 7an de Januaro 2017.