Bernhard Prähauser

Bernhard PRÄHAUSER (naskiĝinta la 2-an de februaro 1921 en Hallein, mortinta la 24-an de julio 2016 samloke) estis aŭstra skulptisto kaj instruisto.

figuroj de Prähauser ĉe Neumayer-ponto de Hallen

Vivo redakti

Estante infano de lignisto li suferis la fruan morton de la patrino en 1923; sekve li kreskis kiel duonorfo ĉe dungaj gepatroj. Post la obliga instruado li iris en la skulptan lernejon de Hallein, sed ĝin forlasis post duonjara studado kaj ekfariĝis lernanto en la laboratorioj de sakrala arto kaj artofabriko de Jakob Adlhart en Hallein. Nur por rajti havi Bernhard Prähauser kiel lernoknabon la jam famega artisto Adlhart mem trapasis majstran ekzameniĝon.[1]

Antaŭ la rekrutiĝo por la Dua mondmilito Prähauser sukcesis fini sian skulptistan lernadon. Fine de la 1930-aj jaroj li kunlaboris en la ateliero de Max Domenig. Fine de 1945 li revenis el franca kaptiteco al Hallein kaj daŭrigis sian laboron en la Adlhart-laborejo. Poste li studis de 1947 ĝis 1950 ĉe Akademio de Belartoj de Vieno sub la gvidado de Fritz Wotruba. Poste li denove laboris ĉe Jakob Adlhart, ĝis 1958. En 1958 li fondis sian propran skulptejon en Hallein kaj 1961 malfermiĝis lia galerio Galerie Pro Arte, lia ekspoziciejo dum la sekvantaj 20 jaroj.

Kune kun Josef Zenzmaier li fondis en 1979 la artistan rondon Tennengauer Kunstkreis kaj iĝis ties estro..[2]

En 1976 li ricevis la titolon de honora profesoro kaj de 1978 ĝis 1983 li instruis en la teknika lernejo HTL Hallein kune kun Otto Katzlberger, Hans Stürzer, Martin Leberer kaj Helmuth Hickmann en la fako de skulptado. Retiriĝinte el la lerneja servo li translokis kaj la domicilon kaj la atelieron je Piendlhof en Hintergöriach.[3]

Post la morto de sia edzino Nelly Prähausers li revenis al Hallein.

Graveco redakti

Listo verkara ĝis la 2003-a jaro montras 394 skulptaĵojn kaj plastikojn.[4] Grandparte temas pri lignaj skulptaĵoj, dume kelkaj estas ankaŭ ŝtonaj kaj bronzaj.

Literaturo redakti

  • Stefan Kalmar: Der Humanist mit dem Schnitzmesser. Ĉe: Salzburger Nachrichten, 13.2.1999.
  • Josef Schitter: Heimat Göriach. Mariapfarr 1983.
  • Michael Stadler: Narrenschiff des Zeitgeistes auf Kollisionskurs. Ĉe: Tennengauer Nachrichten. 15.2.2001
  • Tennengauer Kunstkreis: Bildende Künstler im Tennengau. Kuchl 1988.
  • Horst und Margret Wanetschek, Klaus Halmberger (eld.): Werkstattbuch Bernhard Prähauser. Mit einem Beitrag von Karl Heinz Ritschel. Murnau 1990.
  • Salzburger Museum Carolino Augusteum (eld.): Bernhard Prähauser Skulpturen (=Monografische Reihe zur Salzburger Kunst, 29) Salzburg 2003.
  • Gertraud Steiner: Bildhauer Bernhard Prähauser. Monografie mit zahlreichen Abbildungen. Wolfgang Pfeifenberger Verlag, Tamsweg 2007.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bernhard Prähauser en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Bernhard Prähauser: Erinnerungen aus dem Werkstattleben. Ein Bubentraum wird Wirklichkeit. Ĉe: Katalog, Der Tennengauer Kunstkreis präsentiert. Jakob Adlhart und sein Kreis. Strahlkraft einer Werkstatt. Keltenmuseum Hallein 1983, p. 14
  2. F. Moosleitner: Hallein – Portrait einer Kleinstadt. Hallein 1989, p. 164
  3. Nelly Prähauser, Reinhold Kurz: Bernhard Prähauser – Ein erfülltes Leben. Ĉe: Bernhard Prähauser Skulpturen (=Monografische Reihe zur Salzburger Kunst, 29). Salzburger Museum Carolino Augusteum. Salzburg 2003, ISBN 3-901014-97-7, p. 21 kaj 22
  4. Husty (2003), p. 23–29.