Bert kaj Ernie (en kelkaj landoj ili uzas aliajn nomojn kiaj Epi kaj Blas) estas du Muppets[1] kiu aperas kune en nombraj satiroj en populara porinfana televida programo nome Sesame Street. Originita de Frank Oz kaj Jim Henson, tiuj pupaj ludiloj estas nuntempe luditaj de Muppeteers Eric Jacobson kaj Steve Whitmire, kaj Oz ludis Bert foje ekde 2000.

Bert kaj Ernie
fikcia duopo • Q1744376
Verko Sesame Street
Sesamstraße
Informoj
vdr

Internacie redakti

  • En la araba mondo, Iftah Ja Simsim, Bert estas "Badr", kaj Ernie estas "Anis". Ili estas nomataj "Anis v Badr"
  • En Brazilo, Vila Sésamo, Bert estas "Beto", kaj Ernie estas "Ênio". Ili estas nomataj "Ênio e Beto".
  • En Egiptio, Alam Simsim, Bert estas "Hadi", kaj Ernie estas Ŝadi. Ili estas nomataj "Ŝadi v Hadi".
  • En Francio, 1, Rue Sésame, Bert estas "Bart" kaj Ernie estas "Ernest". Ili estas nomataj "Ernest et Bart".
  • En Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, Sesamstraße, ili estas nomataj "Ernie und Bert".
  • En Israelo, Rechov Sumsum, Bert estas ובנץ, "Bentz" aŭ בן-ציון, "Ben-Tzion", kaj Ernie estas אריק, "Arik", aŭ אריאל, "Ariel".
  • En Italio, "Sesamo apriti", Bert estas "Berto" kaj Ernie estas "Ernesto". Ili estas nomataj "Ernesto e Berto".
  • En Meksiko kaj resto de Latinameriko, Plaza Sésamo, Bert estas "Beto", dum Ernie estas "Enrique".
  • En Nederlando kaj Flandrio, Sesamstraat, ili estas nomataj "Bert en Ernie".
  • En Norvegio, Sesam Stasjon, Bert estas "Bernt", dum Ernie estas "Erling". Kutime ili estas nomataj "Bernt og Erling".
  • En Pakistano, Khul Ja Sim Sim, Bert estas ببلو, "Bablu", dum Ernie estas انو, "Annu". Kutime ili estas nomataj انو اور ببلو, "Annu aur Bablu".
  • En Pollando, Ulica Sezamkowa, Bert estas "Hubert" kaj Ernie estas "Emil". Kutime ili estas nomataj "Hubert i Emil".
  • En Portugalio, Rua Sésamo, Bert estas "Becas" kaj Ernie estas "Egas". Kutime ili estas nomataj "Egas e Becas", laŭ mala ordo.
  • En Rusio, Ulitsa Sezam, Bert estas Влас, Vlas kaj Ernie estas Еник, Jenik. Kutime ili estas nomataj Еник и Влас, Jenik i Vlas
  • En Hispanio, Barrio Sésamo, Bert estas "Blas", kaj Ernie estas "Epi". Kutime ili estas nomataj "Epi y Blas", laŭ mala ordo.
  • En Turkio, Susam Sokağı, Bert estas "Büdü", dum Ernie estas "Edi". Kutime ili estas nomataj "Edi ile Büdü".

Notoj redakti

  1. La nomo de tiuj pupoj derivas el angla vorto Puppet kiu signifas marioneton, pupon.

Eksteraj ligiloj redakti