TÁRCZA Bertalan [ta:rca] estas rumania hungara primuzika fakverkisto, komponisto, redaktoro. Li naskiĝis en Alsóapsa la 3-an de julio 1882 kaj mortis en Kluĵo la 3-an de aprilo 1950.

Bertalan Tárcza
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1882 (1882-07-03)
en Niĵna Apŝa
Morto 3-an de aprilo 1950 (1950-04-03) (67-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Biografio redakti

Bertalan Tárcza akiris diplomon de muzikinstruisto en Bukareŝto (1929). De 1916 li instruis en la ŝtata porinstruista lernejo de Sepsiszentgyörgy, poste en reformita kolegio de Kluĵo (1920). Li estis de 1922 sekretario de la Romániai Magyar Dalosszövetség, de 1929 ĝia ĉefsekretario. Danke al lia laboro la nombro de ĥoroj plialtiĝis de 30 al 350. Li redaktis la gazeton Magyar Dal (1922–34) kaj la Bultenon de Kantasocio (Értesítő) (1934–40).

Fonto redakti