Berzosa de Bureba
Berzosa de Bureba [berZOsa debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Berzosa de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Brasikejo de Bureba, alude al la komarkonomo.
Berzosa de Bureba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09245 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 38′ N, 3° 16′ U (mapo)42.626666666667-3.2661111111111Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 681 m [+] | ||
Areo | 7,84 km² ( 784 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berzosa de Bureba [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 28 loĝantojn el 1991.
Ĝi distas 52 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun La Vid de Bureba, Busto de Bureba, Fuentebureba kaj Grisaleña. Temas pri ebenaĵo kun kelkaj malaltaj montetoj kaj rojoj kiuj alfluas al la rivero Matapán, kiu fluas tra la nordo de la teritorio.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Berzosa estis unu de la sep lokoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la "partido" de Bureba, jurisdikcia senjorlando de Don Felipe de Cantabrana kiu nomumis la vicurbestron.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo gravis, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.