Besos

akemenida satrapo

Besos (en malnova persa: *Bayaçā; antikve-greke Βήσσος), konata ankaŭ laŭ sia tronnomo Artakserkso la 5-a (en malnova persa: 𐎠𐎼𐎫𐎧𐏁𐏂𐎠 Artaxšaçāʰ; antikve-greke Ἀρταξέρξης; mortis en somero de la jaro 329 a.n.e.), estis persa satrapo de la orienta provinco de la Aĥemenida Imperio nome Baktrio, kaj mem-proklamita Reĝo de Reĝoj de la Aĥemenida Imperio el 330 ĝis 329 a.n.e.

Besos
Persona informo
Βήσσος
Bessus
Naskiĝo
Morto
en Ekbatano
Mortis per senkapigo vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel membro de la reganta Aĥemenida dinastio, Besos enpoviĝis tuj post la murdo de la legitima Aĥemenida reganto Dario la 3-a (r. 336–330 a.n.e.), kaj poste klopodis teni la orientan parton de la imperio kontraŭ la makedona reĝo Aleksandro la Granda (r. 336–323 a.n.e.). Lia regno tuj apartiĝis, inklude Baktrion, kiu estis la ĉefa centro. Fuĝante al Sogdio, li estis arestita de siaj propraj oficiroj, kiuj transdonis lin al Aleksandro, kiu ekzekutis lin en Ekbatano.

Besos aperas en la persa eposo de la 11-a jarcento Ŝahnameo laŭ la nomo Janusipar/Januŝjar.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bessus en la angla Vikipedio.