Besto-Bieno (filmo)

Oni filmigis la novelon, La Besto-Farmo de George Orwell pli ol unu-foje:

  • animacia filmo de 1954 — La novelo bazis animacian filmon en 1954 (la unua plenlonga filmo brita), reĝisorita de John Halas kaj Joy Batchelor kaj senbrue komisiita de la Usona CIA[1]. Ĉi tiu versio iom moligis la temon de la rakonto per tio, ke ĝi reduktis la rolon de Moseo, la karaktero reprezentanta religion. Ĝi ankaŭ aldonis epilogon, en kiu la aliaj bestoj sukcese ribelas kontraŭ la porkoj tuj post la montro de la ikoneca (en:iconic) fina bildigado de la novelo.
  • viv-aga filmo de 1999 — Viv-aga filmo reĝisorita de John Stephenson, kun voĉoj fare de Kelsey Grammer kiel Neĝbulo (Snowball), Patrick Stewart kiel Napoleono, kaj Ian Holm kiel Grincanto (Squealer). Malgraŭ kelkaj malsamaĵoj (kiaj tute malsamaj kantoj), la intrigo ĝenerale similas tiun de la libro. La filmo deiras disde la libro per aldona epilogo, en kiu la hundo Jesse kaj kelkaj bestoj eskapas kaj revenas jarojn poste al post-Napoleon-eraa Besto-Bieno. Tio estas ĝisdatigo, kio rigardeblas analogii la falon de Sovetunio.

Referencoj redakti

  1. CIA, Movie Producer. Arkivita el la originalo je 2006-08-20. Alirita 2006-09-16.