John Halas (denaske János Halász[1] 16a de Aprilo 1912 Budapeŝto, Hungario – 21a de Januaro 1995, Londono, Anglio) estis pionira hungara animaciisto. Kun Gyula Macskássy (konatulo el la artostudio de Sándor Bortnyik, Műhely), kaj Félix Kassowitz, Halász kunfondis la unuan animacian studion de Hungario, nome Coloriton, en 1932. Coloriton ekzistis dum 4 jaroj, kaj produktis alt-kvalitan propagand-orientitan animacion por televido kaj kinejoj inklude Boldog király kincse ("La trezoro de la Gaja Reĝo").[2][3] Halász lernis sian metion ĉe George Pal, sed lanĉis sian propran karieron en 1934, kaj du jarojn poste li translokiĝis al Anglio kie poste, kun sia edzino Joy Batchelor, fondis Halas kaj Batchelor en 1940.[4]

John Halas
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1912 (1912-04-16)
en Budapeŝto
Morto 21-an de januaro 1995 (1995-01-21) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Familio
Edz(in)o Joy Batchelor
Okupo
Okupo filmreĝisoroanimaciistoscenaristofilmproduktoro • reĝisoro • produktoro
vdr

Ties plej bone konata filmo, Animal Farm (1954), estis la unua tut-longa animacia filmo farita en Granda Britio.

Filmaro redakti

  • The Cartoons of Halas & Batchelor (2000)

Referencoj redakti

  1. Brian McFarlane The Encyclopedia of British Film, London: Methuen/BFI, 2003, p.48.
  2. Orosz, Márton. Vissza a szülőföldre! / Back to the Homeland!. 10th Kecskeméti Animáció Film Fesztivál (KAFF) 2011. ISBN 978-963-08-1576-5
  3. Orosz, Anna Ida and Orosz, Márton. Vissza a szülőföldre! - I. rész - Halász János - John Halas. FilmKultura. 2011.
  4. Brian McFarlane