Betanzos
Betanzos estas urbo kaj municipo de la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio), ĉefurbo de la samnoma regiono. La municipo havas areon de nur 24,19 km², unu el la plej malgrandaj municipoj de la provinco.
Betanzos | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 15300 [+] | ||
Retpaĝaro | www.betanzos.es [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 053 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 540 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo)43.2791691-8.2106329Koordinatoj: 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 24,19 km² (2 419 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La teritorio dividiĝas en sep paroĥojn: Betanzos, Brabío, Piadela, Pontellas, Requián, San Pedro das Viñas kaj Tiobre. Ĝi limas norde kun la Rio de Betanzos kaj la municipo Bergondo, oriente kun Paderne kaj Coirós, sude kun Oza-Cesuras kaj okcidente kun Abegondo. Tri riveroj trairas la municipon: Mandeo, Mendo kaj Mero.
EkonomioRedakti
La ekonomio de Betanzos ĉefe baziĝas sur servoj. Betanzos estas administra kaj jura centro de la regiono kiu portas ĝian nomon, ĝia kreskado baziĝas sur la komerco, banko, kulturo kaj turismo.
Ekde industria vidpunkto, la urbo iĝis, pro ties strategia situo, loĝistika centro de kelkaj el la plej grandaj entreprenoj pri transportado, nutrado, ktp.
MonumentojRedakti
Betanzos estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la galega gotiko, ĝi posedas unu el la plej bone konservataj historiaj urbopartoj de Galegio. En ĝi troviĝas palacetoj, preĝejoj, muzeoj, vinkeloj, ktp.