Beteta estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Beteta
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16870
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Abel Cava Garay (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 235  (2023) [+]
Loĝdenso 2,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 2° 4′ U (mapo)40.566666666667-2.0666666666667Koordinatoj: 40° 34′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 210 m [+]
Areo 115,35 km² (11 535 ha)
Beteta (Provinco Kvenko)
Beteta (Provinco Kvenko)
DEC
Beteta
Beteta
Situo de Beteta
Beteta (Hispanio)
Beteta (Hispanio)
DEC
Beteta
Beteta
Situo de Beteta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beteta [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.
Vido el la ŝoseo.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 281 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,44 loĝ/km².

Situo redakti

Beteta estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,210 m super marnivelo; je malpli ol 80 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 115,35 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′00″N 2°04′00″Ok.

Ĝi troviĝas apud la provinco Guadalajara, ĉe ravinejo kie la erozio fare de akvo kaj vento bildigis sur la rokaro kapricajn figurojn. Beteta troviĝas sur roka piedestalo ĉe la kastelo de Rochafrida.

Historio redakti

 
Kastelo de Rochafrida.
 
Placo kaj urbodomo.

Estis restaĵoj de la Bronzepoko. En epoko de la Romia Imperio oni ekspluatis ties salejojn, same kiel la feron el la minoj de Cueva del Hierro (Fergroto). Por ties transporto oni konstruis romian ŝoseon kiu traàsis la belan pejzaĝon Huerta Bellida.

Dum la 11a jarcento estis tie limo inter islamaj teritorioj kaj la kristanaj de Teruel kaj Molina. Poste apartenis al diversaj senjoroj kiaj Álvaro de Luna. En epoko de la brutobreda organizo Mesta, ĝi ludis gravan ekonomian rolon pro la pasado de gregaroj. Same dum la epoko de la Karlismaj Militoj, ĝi iĝis grava loko por la karlistoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Beteta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Beteta kie oni alvenis al la nunaj 281.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom forstado. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti