La ‘’’Biblia bestaro’’’ estas la unua kaj fundamenta referenco por kompreni la simbolan zoologion de la kristana civilizo. Tiu bestaro laŭlonge de la civilizo fariĝis arto nek dekoracia nek rakonta, sed nur simbola, en kiu la bestoj, ĉu fantaziaj aŭ realaj, manifestas teologiajn aspektojn de la diaj Personoj aŭ ĝenerale de la kristanaj misteroj.

En la paĝoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj fakte, laŭlitere pulule svarmas bestoj. De la ruza serpento de la Genezo al la drako de la Apokalipso de Johano ne troviĝas libro de la Biblio en kiu ne estas menciitaj aŭ aludataj, klare aŭ subklare, kvarpieduloj, rabobestoj, fluganimaloj, reptilioj kaj alispecaj nehomaj vivuloj.

Miniaturo. Bazilisko atakita de besto en angla bestaro de la 12-a jarcento.

Ilia signifo redakti

Sed ĉu la centaŭroj kun la homa brusto kaj ĉevalaj kruroj vere ekzistas? Kaj ĉu la [satiro]]j kun la kapra fizionomio? Kaj la sirenoj kun la fiŝa vosto? De kie alvenas la ansergrifoj, kies krifoj estis konservitaj kiel relikvoj en la katedraloj kaj kiel estas strukturitaj la drakoj de Satano venkitaj de la ĉiela armeo gvidita de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj la pestporta rampulo mortigita per la lanĉo de Sankta Georgo? La respondo al tiuj kaj al ĉiuj samspecaj demandoj estas jam entenata en la vortoj de Aŭgusteno de Hipono: ke ekzistas aŭ ne ekzistas, ĉiuj tiuj fantastaj kreaĵoj, la kristano devas antaŭ ĉio atenti pri la spirita instruo kiun ili povas transdoni.[1]

Kaj ĉiukaze, sin demandis la mezepoka homo: kiuj estas ni, mortemaj estuloj dotitaj per limigita kapablo kaj spertoradio por rajti dubi pri la ekzisto de bestoj tute malsamaj el tiuj kiujn ni vidas en niaj kamparoj kaj arbaroj aŭ bredejoj, aŭ por kontesti la efektivan ĉeeston eble en foraj aŭ nekonataj teritorioj, de eksterordinaraj kaj monstraj kreaĵoj, teruraj aŭ admirindaj, enorme grandaj aŭ senfine malgrandaj? Tio similus al la pretendo meti limon al la krea potenco de Dio, kiu male estas la Sinjoro de la naturo.

Pro tio la romanaj preĝejoj, apartmaniere, estas plenŝtopitaj per tiuj kiuj kutime oni vorte difinas “monstroj” (kun la intenco, ĉe ni modernaj, ke temas pri io nereala kaj nekonceptebla, dum male necesus reutiligi la originalan signifon jam atribuitan de sankta Aŭgusteno, siavice depruntitan el la antikvuloj, laŭ kiuj “monstra devenas el monstrando, ĉar ili sciigas ion ĝin indikante”; sammaniere kiel “prodigia (mirindaĵoj) el la fakto ke “”ili diras antaŭe””, nome anoncas estontaĵojn.”

Por montri, ĝuste, ke la tuta universo kun ĉiuj ĝiaj signoj, kaj ĝiaj aludoj, ĝiaj simboloj partoprenas en la gloro de tiu kiu ĝin kreis, kiel senĉesa hierofanio. Ĉar ĝuste la miraklo estas la signo de la potenco de Dio.

La bestaroj, kaj aparte la libroj de la “monstroj”, fariĝas tiam en mezepoko la literatura esprimo pri la plej altaj teologiaj kaj metafizikaj scioj, ilustritaj de la artistoj per la bildoj skulptitaj aŭ pentritaj.

Bildoj, do, kiuj havas nek dekoracian funkcion nek rakontan celon, sed kiuj maksimume prezentas pedagogian valoron, do ne ĉiam unuavide kompreneblan, pretendante en la spektanto porinterpretan streĉon, analizan kapablon, kreskiĝantan penetradon: deziro, sume, akiri tiujn spiritajn verojn kaj ascendi al tiuj mistikaj ilustraĵoj kiuj en ili sin kaŝas.

Tio estas, krome, la tasko de la arto kiel asertas la maitres à penser (pensuloj) de la 12-a jarcento (Sigiero de Saint Denis, kaj Bernardo de Clairvaux): puŝi la senluman spiriton en la direkton de la lumo, ĝin levi el ĝia ena submergado. La arto, entute, kiel instrumento de revelacio, de renaskiĝo, de tiu konvertado kiu devas senĉese aktivi ene de la menso, transe de la emocia aliro de la simpla rigardo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Fratoj, ke estu realaj tiuj aferoj kiujn oni diras pri la serpento kaj pri la aglo aŭ ili male estas legendo aranĝita de homoj anstataŭ la vero, tamen en la Sanktaj Skriboj brilas ĉiam la vero kaj ne okazas senmotive ke la Skriboj rakontas al ni tiaĵojn.
  2. Jjob 40,15-24.
  3. Birdo menciita en la psalmaro.
  4. Biblia Eliro,
  5. Simbolo de la dia potenco en la mezepoka arto.

Bibliografio redakti

  • Luca Frigerio, Se i mostri rivelano i misteri della fede, Avvenire 23 aprilo 2014.