Fenikso (birdo)

birdo de helenaj mitoj
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 jan. 2024.

Fenikso (eble de la greka φοίνιξ - purpura) estas mita birdo, kiu ĉiucentjare mortas en flamoj kaj renaskiĝas el sia propra cindro. Ĝia plumaro estas de oraruĝa koloro, kaj de tie ĝia grekdevena nomo.

Fenikso
Informoj
Eble sama Chol • ĉina fenikso
vdr
Morto de fenikso en flamo, Bestejo de Aberdeen

Fenikso estadas en egipta mitologio en mitoj estiĝintaj de ĝi. La egiptoj ankaŭ ligis la fenikson al la vorto "Beno" - la palmkerno, kreskanta el la sabloj de la dezerto.

Laŭ la mitoj, la fenikso vivis de 500 ĝis 1461 jaroj (depende de la mito), antaŭ ol li konsumis sin per fajro kaj estis revivigita el la cindro. En multaj mitologioj la fenikso ĉiam estas de la maskla sekso kaj ne reproduktiĝas, sed en orientaj mitologioj estas ankaŭ inoj de fenikso. Direkte al la fino de sia vivo li konstruas al si neston el cinamo, mirho kaj lavendaj branĉoj, kaj sinbruligas. El la cindro formiĝas la nova fenikso, kiu prenas la cindron de la malnova fenikso, envolvas ĝin en konko farita el mirho, kaj metas ĝin en Heliopolon en Egiptio.

La fenikso aperas en la egipta Libro de Mortintoj, en kiu ĝi estas plej ofte priskribita kiel ardeo kaj foje kiel flava akcipitro aŭ kiel aglo kun ruĝaj kaj oraj plumoj. Ĝi estas ligita al Reo, la suna dio, kiu naskiĝas ĉiun tagon denove, post sia morto la antaŭan nokton.

Vidu ankaŭ

redakti