La Flambirdo (en la japana: 火の鳥 [hi no tori], laŭvorte: "Fajra birdo", t.e. "fenikso") estas nefinita mangaa serio verkita kaj desegnita de fama mangaisto Osamu Tezuka. Tezuka konsideris ĝin kiel sian majstran verkon. La serio enhavas 12 librojn, ĉiu rakontanta apartan intrigon, laŭ kaj temo kaj epoko (pasinteco aŭ estonteco). La Flambirdo ne ricevis finon pro la morto de Tezuka en februaro 1989. Iuj el la rakontoj estis adaptitaj al animea versio. La Flambirdo temas pri reenkarniĝo. Ĉiu rakonto entenas serĉon de senmorteco, figurita per la sango de la flambirdo. Laŭkrede, la sango disponas eternan vivon, sed en La Flambirdo senmorteco estas aŭ neatingebla aŭ terura malbeno, dum en budhismo oni vidas ĝin kiel naturan vivparton. La rakontoj iras antaŭen kaj malantaŭen en tempolinio. La serio aperis en la magazinojManga Shōnen kaj COM, de 1967 ĝis 1988.[1]

Volumoj redakti

La rakontoj de La Flambirdo dividiĝas laŭ 12 temaj volumoj. Nur la dua haveblas en Esperanto.

La Flambirdo
Originala titolo 火の鳥 [hi no tori]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Aŭtoro Osamu TEZUKA
Magazino Manga Shōnen, COM
Aperdatoj de 1967 ĝis 1988
Volumoj 12 volumoj
Numero
1 黎明編 [rejmei hen]

Volumo Sunleviĝo

2 未来編 [mirai hen]

Volumo Futuro

3 ヤマト編 [jamato hen]

Volumo Jamato

4 宇宙編 [uĉu hen]

Volumo Universo

5 鳳凰編 [ho o hen]

Volumo Fenghuango

6 復活編 [fukkacu hen]

Volumo Renaskiĝo

7 羽衣編 [hagoromo hen]

Volumo Plumkimono

8 望郷編 [bokjo hen]

Volumo Nostalgio

9 乱世編 [ranse hen]

Volumo Malfacilaj Tempoj

10 生命編 [sejmei hen]

Volumo Vivo

11 異形編 [igjo hen]

Volumo Groteskeco

12 太陽編 [taiĝou hen]

Volumo Suno

En Esperanto redakti

En 2001, Japana Esperanta Librokooperativo publikigis la duan volumon de la kolekto (sub la titolo La Flambirdo: Parto Futuro). Ĝi estis tradukita de Gaku Konisi kaj enhavas 295 paĝojn.[2] Dua eldono aperis en 2018, nun licencita de la Japana Esperanto-Instituto.[3]

Referencoj redakti