Biblio de Alkuino

a Biblio de Alkuino (vidu: Alcuinus, 735-804) estas miniatirita manuskripto de la unuaj jaroj de la 9-a jarcento, gardita en la Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza.

La unua kompleta traduko de la Biblio al la latina lingvo el la hebrea kaj greka lingvoj, la tieldirita Vulgato reiras al la 4-a jarcento verke de Sankta Hieronimo. Sed pro la sinsekvaj transkriboj kaj kopiadoj, laŭlonge de la tempo kreiĝis variantoj kiuj igis malfacile kaj foje neeble atingi la originan tekston. En 801 benediktana monaĥo Alkuino el York estis ŝarĝita de la imperiestro Karolo la Granda pretigi revizion de la Vulgato por el ĝi forigi erarojn lingvajn kaj tekstajn kaj do reprodukti ĝian originan tekston.

Al tiu sama perspektivo takseblas la aktivo plenumita de Alkuino. Tiu de Alkuino ne estis, dum la regado de Karolo la Granda, la unika provo organizi filologian korekton de la biblia teksto[1], sed al li eble apartenas, krom la pretigo de unu el la Vulgatoj tiam kurantaj, la meriton de ekscitanto kaj stimulanto de la spirita intereso tiudirekta. Efektive, kiel sur la lingva plano la gramatika restaŭrado de la latina lingvo favoris al la konservado de la unio inter la diversaj popoloj de la imperio, tiel la revizio de la biblia teksto, akompanata de la liturgia kaj omilia uniformeco, celata de la imperiestro, favoris al la la definitiva universa akcepto de unika kulturo, kiu sin rekonis precipe kristana kaj eklezia.

La manuskripto de Monza reiras al la lastaj jaroj en kiu Alkuino estis abato en Tours, aŭ eble kelkan jaron pli malfrue. Ĝi ĉiukaze estas dokumento tre rara, unu el la ĉirkaŭ tridek ĝis nun malkovitaj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Tion provis ankaŭ la episkopo Teodulfo, tiucela posteulo, fakte, de Alkuino, kaj same ŝarĝita de la imperiestro.