Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza

muzeo en Italio

La Muzeo kaj trezoro de ĉefpreĝejo de Monza, jam Kapitola muzeo "Filippo Serpero", estis pliampleksigita kaj remalfermita al la publiko en 2007. Al ĝi oni aliras tra preĝejturo de la ĉefpreĝejo de Monza, Italio.

Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
nemoveblaĵoarta muzeo • religia muzeo • Q124830284
Lando Italio vd
Situo Monza
Adreso Via Lambro 2, 20900 Monza
Poŝtkodo 20900
Estiĝo 1963
Koordinatoj 45° 35′ 2″ N, 9° 16′ 32″ O (mapo)45.583849.27564Koordinatoj: 45° 35′ 2″ N, 9° 16′ 32″ O (mapo)
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza (Italio)
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza (Italio)
DEC
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
Situo de Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
Map
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
Jaraj vizitantoj: 11 916 (2020)
Retpaĝo http://www.museoduomomonza.it
vdr

La muzeo konservas famegajn artajn aŭ historiajn verkojn de la malfrua romia antikveco kaj de la alta mezepoko, ekde la doto de liturgia ilaro donacita de la reĝino de Lombardoj Teodolinda. La trezoro estis iom post iom pliriĉigita de Berengario Ia 1-a, reĝo de Italio, kaj de Viskontioj.

Inter la jaroj 1797 kaj 1815, sekve de napoleonaj kampanjoj, la trezoro estis perforte translokigita al Parizo en la Cabinet des Médailles de la Bibliothèque nationale de France el kie oni ĝin revenigis al Monza, kvankam ne kompletan, post la Viena kongreso.

La nova sidejo de la muzeo, kiu ampleksigas la antaŭan en 1965, estas tute subtera kaj prezentas, krom la objektoj de la trezoro, abundan serion da artaj ĉefverkoj neniam prezentitaj antaŭe, kiuj datiĝas de la 14-a jarcento ĝis la 20-a. Tiu lasta ero estas titolita Museo Gaiani

Precipaj artaj entenaĵoj redakti

Estas krome gastigataj du arĝenta panoj donacitaj de Napoleono Bonaparte en la momento de la ofertorio dum la meso por lia kronado al reĝo de Italio (1805-1814) okazinta la 26-a de majo 1805 en la katedralo de Milano.

Bibliografio redakti

  • Luigi Di Corato, Graziano Alfredo Vergani Museo e tesoro del duomo di Monza Guida breve - Silvana 2007 ISBN 8836610048

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti