Librejo Klimo

(Alidirektita el Biblioteko Klimo)

György Klimó (hungare KLIMÓ György (1751-1777)) estis la episkopo de la urbo Pécs (pron: peĉ) en 1774. Li fondis la Episkopan Bibliotekon de Pécs, la rektan juran originon de la nuntempa biblioteko, kiu apartenas al la Scienca Universitato de Pécs. Li estis la unua, kiu malfermis bibliotekon en Hungario por publika utilo. La originala loko de la biblioteko estis la sud-okcidenta parto de la episkopa palaco. La episkopo planis refondi la universitaton, kiu pli frue, inter 1367 kaj 1543 funkciis en la urbo Pécs, kaj li aranĝis la librostokon konforme al tiu plano. Tion pruvas la temaro de la libroj, ja tie troviĝas la bazaj volumoj de ĉiuj sciencaj branĉoj aperintaj ĝis la 18-a jarcento: volumoj pri teologio, medicino, juro, krome historio kaj ĝiaj kunsciencoj, natursciencoj, lingvistiko, kaj elstaraj pecoj de la literatur-scienco.

Librejo Klimo
biblioteko

LandoHungario
SituoPécs
vdr

La latinlingva regularo, ĉizita sur marmora tabulo, informas pri la detalaj instrukcioj por la legantoj de la biblioteko. "La sojlon de la biblioteko trapaŝu ne kaŝe. La bretojn ne tuŝu. Petu la libron, kiun vi intencas legi. Vi rajtas ĝin uzi, sed rezervu ĝin en stato pura, ne difektu ĝin per fendado aŭ pikado, ankaŭ signojn ne enskribu. Vi rajtas enmeti paĝmontrilon, kaj noti el la verko ion ajn. Dum kopiado ne kubutumu sur la libro, ne metu paperon sur ĝin, la inkujon kaj sorbilon tenu dekstre, malproksime. Ventokapaj babilemuloj restu for. Silentu, ne ĝenu aliajn per laŭtlegado. Forironte fermu la libron. Malgrandan ekzempleron redonu al la bibliotekisto, grandan volumon lasu sur la tablo por lia zorgo. Pagi vi devas neniom. Foriru riĉiĝinte, revenu kiel eble plej ofte."

La bazon de la kolektaĵo konsistigis proksimume 3000 ekzemplera libraro de episkopo József Zsigmond Berényi, kiu estis antaŭulo de Georgo Klimo, kaj 1000 ekzemplera libraro de la Ĉef-kapitulo. Sur tiu bazo la episkopo ampleksigis sian bibliotekon sen ŝpari tempon kaj energion. La aĉetakirado de libroj okazis precipe pere de Italio kaj Aŭstrio, krome la kolektaĵo ampleksiĝis per aĉetado de gravaj eŭropaj libraroj. La episkopo sukcesis akiri ne malgravan kvanton da libroj devenantaj el la jezuita monaĥa ordeno, malfondita en 1773. En 1788 kune kun ceteraj 193 volumoj eĉ la dua eldono de la Franca Enciklopedio fariĝis parto de la kolektaĵo. Al la Episkopa Biblioteko krom libroj apartenis ankaŭ gravaj minerala kaj numismatika kolektaĵoj.

La bibliotekistoj Jozefo Koller kaj Stefano Szalágy (pron: soladj) multe helpis en la kolekta agado de la episkopo. Lia moŝto Klimo havis bonan rilaton kun gravaj librokolektantoj, inter ili kun tri menciindaj: La unua estis la kanoniko de Romo, Paolo Bernardo Giordano, kiu dum la regado de Klemento la 14-a, kaj dum tiu de Pio la 6-a en Vatikano estis referanto pri la aferoj de la diocezo de Pécs; la dua estis kanoniko Giuseppe Garampi, kiu samtempe estis nuncio en Vieno, gardisto de la sekreta vatikana arkivo, kaj kiu poste ricevis eĉ kardinalan postenon; cetere Klimo korespondis kun la dominikana scienculo, Francesco Pietro Maria Gazzaniga, kies aktiva subteno helpis akiri mankajn pli fruajn verkojn kaj la plej freŝajn eldonaĵojn. Krom tiuj interrilatoj la episkopo observis ankaŭ la enlandajn eblojn por aĉeti librojn. En la daŭro de kelkaj jaroj li elspezis plurmil forintojn por pliampleksigi la bibliotekon.

La episkopo zorge klopodis pliampleksigi sian kolektaĵon. Li volis establi la bazon por estonta universitata biblioteko, do lia ĉefa celo estis akiri la verkojn de la fakliteraturoj koncerne la instruotajn sciencajn branĉojn krom la verkoj teologiaj kaj liturgiaj. Por subteni la libroeldonadon li fondis paperfarejon en la kvartalo Tekijo (Tettye), kaj li vokis al Pécs la presiston Johano Jozefo Engel. Post la morto de Klimo la sekvaj episkopoj klopodis konservi la enciklopedian karakteron de la biblioteko, kvankam ili malfacile povis ebligi ĝian daŭran funkciadon, eĉ la publika viziteblo reduktiĝis.

Post la morto de la fondinto, dum la regado de episkopo Paŭlo Ladislao Esterházy (1780-1799) la biblioteko nur malmulte kreskis, ĉefe samperiodaj francaj verkoj kompletigis ĝin, sed liaj posteuloj jam ne zorgis pri la biblioteko, la aĉetado reduktiĝis, kaj manke de bibliotekisto ĝia publika funkciado estis limigita.

Oni konsideras, ke la dua fondinto de la biblioteko estis episkopo barono Ignác Szepesy. Li fondis la originon de la jura fakultato, la Episkopan Liceon de Filozofio kaj Juro. Je lia peto estis kompilita la unua indika katalogo de la biblioteko en tri alfabetaj kaj tri laŭtemaj volumoj. La biblioteko en 1832 translokiĝis el la episkopa palaco al la nuntempa adreso: strato Szepesy numero 3. La nunan, klasicisman konstruaĵon de la biblioteko konstruigis episkopo Szepesy en 1830. laŭ la planoj de Jozefo Piacsek (pron: piaĉek) sur parcelo donacita de la urbo. La kolektaĵo estis stokita en apartaj barokaj ejoj sur bretaroj kun supra rokoka ornamaĵo, la libroj estis aranĝitaj laŭ la bindaĵoj kaj mezuroj. En la Ora Ĉambro troviĝis la libroj kun ledaj bindaĵoj kaj orumitaj ornamaĵoj, en la meza - solena - ĉambro la 4000 volumoj kolektitaj de episkopo Szepesy, fine por la pergamena ĉambro estis elektitaj la libroj kun pergamena bindaĵo. La kolektaĵo en la 19-a jarcento estis kompletigita per la heredaĵoj el la Ĉef-kapitulo, kiuj ricevis sian definitivan lokon en la malantaŭa ĉambreto.

Post la morto de Szepesy, dum la funkciado de episkopo Johano Scitovszky, la biblioteko ankoraŭ estis zorge pliampleksigata. Tiam sur la bretaroj aperis bustoj pri la gravuloj de antikvo kaj universala scienco, cetere pri personoj elstaraj en la hungaria eklezia kaj kultura vivo. La bustoj estis la verkoj de skulptisto Mikaelo Bartalits. Post la periodo de Scitovszky oni malpli zorgis pri la biblioteko, ĝia stoko kreskis nur per heredaĵoj kaj donacoj.

En 1923 la Reĝa Scienca Universitato Elizabeta ricevis rajton por uzi la kolektaĵon laŭ la grandanima oferto de la departementa episkopo grafo Julio Zichy (1905-1926). Tiel fine plenumiĝis la deziro de episkopo Klimo: lia kolektaĵo fariĝis universitata biblioteko. Laŭ kontrakto pri utiliga prunto (1925) la biblioteko restis la posedaĵo de la aktuala departementa episkopo, kaj la universitato ricevis rajton por uzi ĝin.

La biblioteko povas esti fiera pro ĉirkaŭ 35 000 volumoj, inter ili ĝi enhavas 8 kodeksojn, 23 prapresaĵojn el la 15-a jarcento, proksimume 700 muzeajn librojn el la 16-a jarcento kaj proksimume 17 000 volumojn presitajn antaŭ 1851. La plejparto de la libroj enhavas latinlingvan tekston, sed troviĝas ne malmultaj volumoj verkitaj germane aŭ hungare. En malpli granda kvanto ĉeestas ankoraŭ la lingvoj itala, franca, greka, hebrea, kroata, angla, hispana, portugala, slovaka, nederlanda, armena, ĉeĥa kaj pola.

Eksteraj ligiloj redakti