Bienvenida
Bienvenida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Bienvenida | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 031 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 18′ N, 6° 13′ U (mapo)38.2991917-6.2092697Koordinatoj: 38° 18′ N, 6° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 606 m [+] | ||
Areo | 92,2 km² (9 220 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bienvenida [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas barreños aŭ culebrones. La censita populacio en 2008 estis de 2.324 loĝantoj.
Situo
redaktiBienvenida situas en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 606 m; je 106 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas 92,2 km².
Ĝi estas oriente de Zafra, en la bordo kun la Campiña de Llerena, tio estas, ĉe tereno de milda orografio de seka aspekto, kovrita ie de anzinoj, olivarboj, vitejoj, cerealoj kaj arbustejoj. Ĝi apartenas al la Jurteritorio de Zafra
Ekonomio
redaktiĈefe oni vivtenas el la agrikulturo kaj iomete eka turismo.
Historio
redaktiEstas mencioj pri la loko en la Mezepoko jam en la 13a jarcento, sed ili ne fidindas, ke temas pri tiu loko. Estas ermitejo de la Virgulino de la Mirakloj, fondita de la ordeno de Santiago, supozeble ĉirkaŭ 1498, sed ankaŭ tio ne estas konfirmita. La preĝejo, konstruita en la 16a jarcento, apartenis al aro de religiaj konstruaĵoj de la Ordeno de Santiago. Iam ŝajne oni parolis lokan parolmanieron aŭ dialekteton nome "alcotiza", sed ankaŭ tio jam malaperis.
Gravuloj
redaktiBienvenida estas konata kiel naskiĝloko de famaj taŭrludistoj, nome Bienvenida, inter kiuj unu el la plej fama estis Antonio Bienvenida.
Festoj
redakti- La Virgulino de la Mirakloj la 8a de septembro.
- Foiro (unua semajnfino de aŭgusto)
- Karnavalo
- Kamparfesto de Sankta Isidro (15a de majo)