Bildogorĝa kolombo

La Bildogorĝa kolombo, Geophaps scripta, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto kaj endemio en nordorienta Aŭstralio. Laŭ la Aŭstralia Departemento de Medio kaj Energio, la nomiga subspecio, suda bildogorĝa kolombo (Geophapa scripta scripta) estas listita kiel vundebla specio. Ili loĝas en aridaj kaj duon-aridaj areoj, kiel herbejoj kaj sekaj sklerofilaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bildogorĝa kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geophaps Geophaps
Specio: Bildogorĝa kolombo Geophaps scripta
(Temminck, 1821)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
La norda formo diferencas pro la rozkolora okulringo.

La plej rimarkinda trajto de tiu specio estas la bunta vangobildo kiu konsistas el blanka areo sub la okullinio trairata de du tre kontrastaj nigraj strioj, nome unu el ĉiu okulo en direkto al nuko kaj dua pli vertikala ambaŭflanke de la mentono. La beko estas nigra kaj la subaj partoj estas helaj. La nomiga subspecio, pli suda, havas helbluecan okulringon, kaj la pli norda subspecio diferencas pro la tre rozkolora kaj multe pli ampleksa okulringo.

Referencoj redakti

  • Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.