Bis-Glaĉero (germane Bisgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3,5 km, averaĝan larĝecon de 0.8 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km².

Bis-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 622311 / 106849 (mapo)46.1127777777787.7272222222222Koordinatoj: 46° 7′ N, 7° 44′ O; CH1903: 622311 / 106849 (mapo)
Bis-Glaĉero (Svislando)
Bis-Glaĉero (Svislando)
DEC
Bis-Glaĉero
Bis-Glaĉero
Map
Bis-Glaĉero
Estiĝloko Weisshorn kaj Bishorn
Longeco 3,5 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 3,5 km²
Glacikvanto 0,4 km³
Elfluanto(j) BisbachMatervispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

La Bis-Glaĉero havas sian originon je alteco de proksimume 3800 m s.m. en unu de la deklivaj rokvandoj norde de Weisshorn (monto) kaj sudokcidente de Bishorn en glaĉerkaldrono. Norde la glaĉero tra la firnkovrita pasejo de Bisjoch (3549 m s.m.) estas ligita kun Brunegg-Glaĉero. Bis-Glaĉero fluas orienten malsupren la tre krutan valdeklivon de la Mater-Valo kaj kelkloke falas je pli ol 60 %. En tiu ĉi areo la glaĉero havas multajn fendojn. La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas je alteco de proksimume 2200 m s.m. Ĉi-tie fontas la rivero Bisbach, kiu alfluas en Randa la riveron Matervispa, alfluanto de Vispa, kiu alfluas en Visp la Rodanon.

Danĝeroj de Bis-Glaĉero redakti

Pro la kruta deklivo de la suba glaĉerparto regule deidiĝas grandaj glaĉermasoj kaj falegas al la valo. La plej terura glacilavango okazis la 13-an de januaro 1636. En la vilaĝo Randa dum tiu katastrofo mortis 37 homoj. Multaj glacifaladoj kaj glaĉerlavangoj ankaŭ okazis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis, tamen tiuj nur malofte kaŭzis mortojn. Ofte la glacimasoj blokis la elfulon de Vispa, kiu baraĵis lagon, kiu kelkfoje inundis la suba vilaĝparton de Randa. Dum la lasta granda glacilavango la 5-an de februaro 1980 la trajnlinio kaj la stato al la Mater-Valo estis kovritaj kaj baraĵita lago kun volumeno de 500 000 m³. Feliĉe tiu ĉi lago malpleniĝis iom post iom, tiel ke ne estiĝis ondego, kiu inundis la valon.

Eksteraj ligiloj redakti