BitTorento

Protokolo por disdividi dosierojn en P2P

BitTorrent estas nomo de samtavola dosierdisŝuta protokolo, kaj libera bitvara realigo de tiu protokolo, kaj poste de alia nelibera realigo. La protokolo estis originale kreita de programisto Bram Cohen, kaj nun zorgata de firmao Bittorrent, Inc.. Bittorrent estis kreita por distribui grandajn kvantojn da datenoj tra la mondo, sen malŝpari multe da konekteco. CableLabs esplora organizaĵo de la Nordamerika kabla industrio, kredas ke Bittorrent reprezentas 55 % de ĝia elsenda trafiko.

Klientoj redakti

La unua Bittorrent-kliento estis verkita per Python. Ĝia fontkodo, ekde la versio 4.0, estas eldonita sub licenco Bittorrent Open Source License, kiu estas bazita sur la Jabber Open Source License.

Aliaj versioj estis sub permesilo de MITGNU GPL.

La versio 6.0 estas mallibera kaj farita el la mallibera programo uTorrent.

Aliaj redakti

Ekzistas pluraj kongruaj klientoj, skribitaj per pluraj programlingvoj, kiuj funkcias ĉe pluraj komputilplatformoj.

Jen kelkaj plene liberaj popularaj klientprogramoj:

Vidu ankaŭ redakti