Bitter Lake (Seatla kvartalo)

w1

Bitter Lake (t.e. "Amara Lago") estas la nomo de loĝkvartalo en norda Seatlo. Ĝia nomo devenas de la samnoma lago, kies indiĝena (laŝucida) nomo estis cHálqWadee, "rubusetoj ĉe la flankoj", pro la iam abundaj rubusetoj tie.

Bitter Lake
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 122° 21′ U (mapo)47.726-122.351Koordinatoj: 47° 44′ N, 122° 21′ U (mapo) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bitter Lake, Seattle, Washington [+]
vdr

La norda limo estas la strato N 145th St, trans kio estas la urbo Shoreline; la orienta limo estas la strato Aurora Ave N (trans kio estas la kvartalo Haller Lake); la okcidenta limo estas la strato Greenwood Ave N (trans kio estas la kvartalo Broadview); kaj la suda limo estas la strato N 105th St (trans kio estas la kvartalo Greenwood).

La distrejo Playland en 1960

Inter 1930 kaj 1961, tiu ĉi kvartalo estis tre konata pro la granda distrejo Playland, kun kilometron longa onda fervojo nomata The Dipper, kaj 370 metrojn longa senluma "Venecia Kanalo", kiu fariĝis furora rendevuejo por junaj geseatlanoj.

Bitter Lake aneksiĝis en la urbon en la jaro 1954.