Greenwood (Seatla kvartalo)

w1

Greenwood estas kvartalo en la norda parto de Seatlo. Ĝiaj ĝenerale akceptataj (tamen neoficialaj) limoj estas jenaj: oriente, Aurora Avenue North apartigas ĝin disde la kvartalo Licton Springs; norde, North 105th Street kaj Holman Road apartigas ĝin disde Broadview kaj Bitter Lake; okcidente, 8th Avenue Northwest apartigas ĝin disde Crown Hill; kaj sude North/Northwest 80th Street apartigas ĝin disde Phinney Ridge. La komerca centro situas inter North 90th Street kaj North 85th Street laŭ Greenwood Avenue North.

Greenwood
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 122° 21′ U (mapo)47.6906-122.355Koordinatoj: 47° 41′ N, 122° 21′ U (mapo) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greenwood, Seattle, Washington [+]
vdr
Rigardante al parto de Greenwood el aviadilo (1969)

Grandaj partoj de la kvartalo konstruiĝis sur torfaj marĉoj, pro kio la stratoj kaj kelkfoje konstruaĵoj ne tute stabilas. La parto de la kvartalo norde de 85a strato aneksiĝis en Seatlon en 1954.

Greenwood estas konata pro kristana teatro (Teatro Taproot), pro ĉiujara festivalo de antikvaj aŭtomobiloj, kaj pro parado dum la tuturba festivalo Seafair.