Taproot Theatre Company

Teatro Taproot — angle, Taproot Theatre Company — estas kristana profesia teatra kompanio sen profita celo. Ĝi prezentas teatraĵojn sur la scenejo de sia teatro en la kvartalo Greenwood en Seatlo. Ĝin fondis en 1976 ses amikoj, studentoj ĉe Seattle Pacific College (nun Seattle Pacific University), komence kiel rondiranta teatro, prezentante en lernejoj kaj aliaj lokoj.[1] Ekde 1996 ĝi konstante prezentas siajn teatraĵojn (kvinopon ĉiujare) en konstruaĵo, kiu estis antaŭe kinoteatro. En 2009 la apuda konstruaĵo, kiun la teatro posedis, forbrulis en krima incendio, kiu ankaŭ la teatron difektis. Tamen, la teatro sukcesis rapidigi la rekonstruadon kaj ne devis prokrasti siajn prezentadojn.[2] La teatro servas pli ol 150 mil homojn ĉiujare per teatraĵoj kaj edukaj programoj,[3] strebante krei teatrajn spertojn por ilumini la spiriton, engaĝi la menson, kaj profundigi la komprenon pri la mondo ĉirkaŭ ni, dume inspirante imagipovon, konversaciadon, kaj esperon, ekzemple per teatraĵo por infanoj pri la problemo de ĉikanado.[4]

Taproot Theatre Company
teatra ensemblo • teatrejokinejo
Geografia situo 47° 41′ 26″ N, 122° 21′ 22″ U (mapo)47.6906-122.356Koordinatoj: 47° 41′ 26″ N, 122° 21′ 22″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Seatlo
Adreso 204 N. 85th Street, Seattle, WA 98103
Taproot Theatre Company (Usono)
Taproot Theatre Company (Usono)
DEC
Taproot Theatre Company
Taproot Theatre Company
Map
Taproot Theatre Company
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kinoteatro Grand en ĉi tiu foto el 1957 nun estas Teatro Taproot

Fontoj redakti

La artikolo estas parte bazita sur la responda artikolo en la angla Vikipedio, kaj sur

Eksteraj ligiloj redakti