Bittino da Faenza
BITTINO da Faenza (naskiĝinta en Faenza eble en 1357, mortinta en 1426 aŭ 1427) estis itala pentristo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Li aktivis precipe en Romanjo, en kaj ĉe Rimini. Pri lia vivo ekzistas dokumentoj nur el la jaroj 1398 kaj 1427. Lia nomo povus indiki devenon el Faenza.
Bittino da Faenza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1357 en Faenza |
Morto | 1-an de januaro 1427 (70-jaraĝa) en Rimini |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Oni atribuas al li plurajn verkojn, sed la sola certa estas poliptiko de 1409 en la kirko de Sankta Juliano en San Giuliano Mare (montrata en la tria kapelo maldekstre tie). Ĝi montras scenojn el la vivo kaj la sufero de la sanktulo. Karakterizas ĝin trajtoj de la malfrua rimini-a skolo, kun influoj markiaj kaj toskanaj.
Supozeble de li estas ankaŭ bildo de Madono, kiu troviĝas en muzeo en Faenza.