San Giuliano Mare, foje nomata San Giuliano a mare, estas kvartalo de Rimini (Italio). Ĝi situas norde de la urbocentro, de kiu ĝin disigas la haveno de Rimini.

San Giuliano (= Sankta Juliano) estas iama fiŝkaptista vilaĝo. Ĝi situas ĉe la Adriatiko kaj ĉe rivero Marecchia, kiu iam fluis sude de San Giuliano, sed estis devojigita al la nord-okcidenta flanko. La eksa fluejo de Marecchia nun estas la haveno de Rimini. San Giuliano do estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de akvo.

La Tiberia Ponto inter Rimini kaj San Giuliano

La nomon de la vilaĝo donis la kirko de Sankta Juliano (ĉe strato Viale Tiberio), en kiu oni konservas la korpon de la sanktulo. La kirko enhavas altaran bildon de Paolo Veronese, "la martiriĝo de S-ta Juliano", kaj poliptikon de Bittino da Faenza kun scenoj el la vivo de la sanktulo.

Ĉe la okcidenta fino de la haveno la historia "Ponto de Tiberio", el la romia tempo, ligas San Giuliano-n kaj Rimini-n. La ponto estas por la moderna trafiko mallarĝa, tial nur unudirekta. Okcidente de la ponto troviĝas la parko de la 25-a de aprilo, en la loko, kie iam oni ŝanĝis la fluon de Marecchia.

Krom la Ponto de Tiberio du pliaj vojaj pontoj, Ponte dei Mille kaj Ponte della Resistenza, ligas San Giuliano-n al la centro de Rimini. Proksime de Ponte dei Mille konserviĝis parto de la iamaj fortikaĵoj de Rimini.

San Giuliano estas dividata de la fervojo inter Rimini kaj Bologna/Ravenna, kiu tie iras paralele al la marbordo. La norda parto inter la fervojo kaj la plaĝo estas dominata de mal- kaj mezgrandaj hoteloj por someraj turistoj. La etoso estas pli familieca ol en la centro kaj sudo de Rimini; la pliparto de la turistoj estas italoj.

Post la transigo de la foirejo de Rimini el la centro al Rivabella, okcidente de San Giuliano, ankaŭ kelkaj vizitantoj de foiroj venas loĝi en San Giuliano.

Kirkoj redakti

 
Preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo, interna vido kun dulingvaj mozaikoj en la itala kaj en Esperanto

En la suda parto situas, krom la kirko de Sankta Juliano, ankaŭ la kirko de Madonna della Scala, ĉe la haveno.

En la norda parto situas la kirko de s-taj Johano kaj Paŭlo, kies interno portas skribojn en la itala kaj en Esperanto, ekz. "voi sarete miei testimoni – vi estos miaj atestantoj". La kirko estis konstruita kaj inaŭgurita en 1952, post kiam dekrete oni transigis la paroĥejon de Johano kaj Paŭlo el la urbocentro al – tiam tre trankvila – San Giuliano. Bedaŭrinde la 23-an de oktobro 1953 la kirko estis damaĝita de apuda eksplodo de cisterna kamiono, kiu mortigis kvin homojn kaj vundis ĉ. 150.

En 1958 estis fondita la modern-arkitektura kirko San Giuseppe al Porto (s-ta Jozefo ĉe la haveno).

Esperanto redakti

 
San Giuliano bonvenigas en la romanja, itala kaj internacia lingvoj

Don Duilio Magnani preskaŭ kvardek jarojn deĵoris kiel paroĥestro en la kirko de S-taj Johano kaj Paŭlo, kiun li mem igis ornami per skriboj en la itala kaj Esperanto. Magnani ankaŭ organizis kunvenojn; la kulmino de lia esperantista laboro estis la okazigo de la 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 2003.

En 1984 en San Giuliano okazis la 8-a IJF de IEJ.

De la subteno de Magnani profitis ankaŭ la studadsesioj de AIS San-Marino, kiuj okazis tie en 1995, 1996, 1997, 1998, 1999, 2003, 2007 kaj 2009.

En San Giuliano ekzistas CER-ES (Centro Esperantista de Rimini – Ekumena, Solidareca), domo, en kiu okazas (ankaŭ) Esperanto-aranĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti