Malfermi la ĉefan menuon
Kovrilpaĝo de la unua versio en hispana lingvo de la Historia etiópicaLos amores de Teágenes y Cariclea, de Heliodoro de Émesa, publicada en Amberes en 1554.

Bizanca novelo, aŭ libroj de pilgrimantaj aventuroj, estas literatura ĝenro de rakontoj en prozo kiu famiĝis en Hispanio kaj aliaj landoj dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj imite de la helenismaj verkistoj de la greka novelo speciale Heliodoro de Emesa.

La majoritato de la bizancaj noveloj kongruas kun komuna skemo: du amantaj gejunuloj, kiuj deziras geedziĝi, trafas malhelpajn malfacilaĵojn kiuj malebligas tion (deviga separo, danĝeraj veturoj, ŝipdronado, kaptiteco ktp.) ĝis finfine ili atingas la realigon de siaj deziroj kiam ili rerenkontiĝas kaj konstatas kontente, ke ilia amo restis fidela kaj eĉ plifortiĝis meze de tiom da riskaj malfacilaĵoj.

Spite la nomon, tiu subĝenro apenaŭ rilatas al la Bizanca imperio, nur ke dum la separigaj veturadoj ofte oni traveturas en Orienta Mediteraneo.

BibliografioRedakti

  • Javier González Rovira, La novela bizantina de la Edad de Oro. Madrid, Gredos, 1996.
  • Julia Barella y Ana. E Soto , La novela bizantina ISBN 84-9822-183-8