Blümlisalp (ŝipo)

Blümlisalp estas radvaporŝipo konstruita en la jaro 1906, kiu cirkulas sur la Lago de Thun en Berna Oberlando en Svislando. La ŝipo estis nomita laŭ montmasivo Blümlisalp (montmasivo) en Berna Oberlando en Svislando. La traduko de la nomo en Esperanto estas floreta alpopaŝtejo.

Vaporŝipo Bluemlisalp, Lago de Thun, Svislando la 24-an de Julio 2006
Maŝino de la vaporŝipo Blümlisalp
La ŝipo Blümlisalp en la haveno de Thun

Teknikaj informoj redakti

  • Svisa Nomo: Blümlisalp (Bluemlisalp)
  • Ŝipkonstruejo: Escher, Wyss & Cie., Zuriko
  • Konstrua kosto (1906): 375000 svisaj frankoj
  • Destapla jaro: 1906, en funkcio ( ĝis 1971), kaj ekde 1992
  • Longeco: 60,45 m
  • Larĝeco: 13,15 m
  • Profundeco en akvo: 1,58 m
  • Maŝino: 2-Zyl.-liga vapormaŝino, (1 alta prema cilindro kaj 1 malalta prema cilindro kun ligilo)
  • Povo (ĉevalpovo): 650

Konstrua historio redakti

La unuigita vaporŝipoveturado-societo por la lagoj de Thun kaj Brienz (VDG) en kantono Berno en Svislando mendis la novan salonovaporŝipo en jaro 1905 por la prezo da 375000 svisaj frankoj de la firmao Escher, Wyss & Cie. en Zuriko, Svislando. Oni volis la plej grandan, povuman kaj elegantan ŝipon sur Lago de Thun kaj la Lago de Brienz.

La firmao konstruis jam multajn vaporŝipojn, sed oni devis konstrui novan konstruan domegon kun longeco de 62 metroj por prezo de 165000 svisaj frankoj. Ankaŭ oni konstruis irejon el ŝtala betono de longeco de 132 m.

La ŝipo Blümlisalp estis en jaro 1906 tre moderna ŝipo, ĝia longeco estis 60,45m, ĝia larĝeco kun radaj kestoj 13,15 m, kaj la akva profundeco estis 1,58m je maksimuma pezo inkluzive 7 tunoj da terkarbo. La ŝipo povis transporti 800 personojn.

Fino de funkcionado redakti

La 1-an de aŭgusto 1971 oni haltis la trafikadon de la ŝipo kaj oni volis ferrubigi la ŝipon Blümlisalp, kiu estis la lasta radvaporŝipo, kiu trafikis sur Lago de Thun. Dum 20 jaroj, ekde 1971 ĝis 1991 la ŝipo rustiĝs en delto de la rivero Kander.

Rekonstruo redakti

De 1990 ĝis 1992 la societo „Vaporama“ rekonstruis la ŝipon en 2 jaroj. La 22-an de majo 1992 oni festis la novan lanĉadon. Ek de 1992 la ŝipo trafikas en somero inter aprilo kaj oktobro laŭ oficiala horaro.

Horaro redakti

Laŭ la horaro de somero 2011 la ŝipo ekveturas je la 12:33 en Thun kaj alvenas en Interlaken je 14:45, kaj ekveturas en Interlaken denove je la 15:10 kaj alvenas je la 17:15 en Thun.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti