Anglalingve, la Black and Tans [blek end tenz] (irlandlingve la Dúchrónaigh [du-ĤROŬN-ig]) estis la moknomo de speciala brita helpa kvazaŭmilitistaro, dungita de la Reĝa Irlanda Polico de 1920 ĝis 1921 por kontraŭi la subtenantojn de Sinn Féin en Irlando. La filmo de Ken Loach, "The Wind that shakes the Barley" (La vento kiu skuas la Hordeon), kiu gajnis la "Palme d'Or" dum la Filmfestivalo de Cannes en 2006, verece montras la aktivadon de la "Black and Tans".

La nomoj venas de la koloroj de ilia uniformo: tankolora kakia vesto kun nigraj ĉapelo kaj tali-rimeno.