Larĝbuŝa rinocero

(Alidirektita el Blanka rinocero)

La Larĝbuŝa rinoceroBlanka rinocero (Ceratotherium simum) estas specio de rinocero, indiĝena de orienta, suda kaj centra Afriko. Ĝi estas la plej granda kaj plej multnombra specio de rinocero kiu ekzistas. Ĝi havas ampleksan buŝon uzitan por paŝtado kaj estas la plej socia el ĉiuj rinoceraj specioj.

Ceratotherium simum
Larĝbuŝa rinocero en la Nacia parko Etoŝa
Larĝbuŝaj rinoceroj en Nacia Parko Lago Nakuru
Kompara bildo de nigra aŭ Kurtbuŝa (supre) kaj blanka aŭ Larĝbuŝa rinoceroj (malsupre)
Mapa distribuicao original white rhino.png
Distribuado de la norda subspecio (en oranĝa) kaj la suda subspecio (en verda)

Kvankam tiu rinocero estas aludita kiel blanka, ties koloroj varias el bruna al griza, kaj ne diferencas laŭ koloro el nomita Nigra rinocero nome Kurtbuŝa rinocero, kiu estas la alia afrika rinocero (Diceros bicornis). La vorto "blanka" en la nomo "Blanka rinocero" estas misinterpretado de la vorto el Afrikansa wyd, siavice deriva el la nederlanda vorto wijd por larĝa, reference al ties kvuadrata supra lipo, male al pinteca aŭ hokeca lipo de la nigra rinocero. Tiuj specioj estas nune foje referencitaj kiel kvadrat-lipa (por la "blanka") aŭ hok-lipa (por la "nigra") rinoceroj.[1]

La Larĝbuŝa rinocero konsistas el du subspecioj: la suda larĝbuŝa rinocero, kun taksitaj 17 460 naturvivantaj bestoj je la fino de 2007 (IUCN 2008), kaj la multe pli malofta norda larĝbuŝa rinocero. La norda subspecio havas tre malgrandan nombron, kun nur du individuoj, kiuj estas en kaptiveco.

Referencoj

redakti
  1. White rhinoceros, Animal Corner

Eksteraj ligiloj

redakti