La Blankanuka anaso (Thalassornis leuconotus) estas akvobirdo de la familio de Anasedoj. Ĝi estas distinga el ĉiuj aliaj anasoj, sed plej proksime rilataj al la arbocignoj de la subfamilio de Dendrocignenoj, kvankam ankaŭ montras iome da similaĵoj kun la rektavostaj anasoj de la subfamilio de Oksiurenoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Thalassornis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanuka anaso
Blankanuka anaso
Blankanuka anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Thalassornis
Specio: Th. leuconotus
Thalassornis leuconotus
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj estas bone adaptataj al merĝo. Foje ili estis observitaj restantaj subakve ĝis duonminuto. Ili serĉas ĉefe bulbojn de lotusoj. El danĝero, ili fuĝas prefere ankaŭ permerĝe; tiele, la tialo de la komuna nomo Blankanuka estas malfacile videbla ennature.

Blankanukaj anasoj loĝas en suda duono de Afriko, ĉefe inter Senegalio kaj Ĉado okcidente kaj Etiopio kaj Sudafriko oriente. Ties habitato konsistas el lagoj, flakegoj, marĉoj kie ili bone kamuflas kontraŭ predantoj.

Estas du subspecioj, nome Thalassornis leuconotus leuconotus kaj Thalassornis leuconotus insularis. Tiu lasta loĝas nur en Madagaskaro kaj estas konsiderata endanĝerita pro ĉasado, habitatoperdo kaj enmeto de konkurencaj ekzotaj specioj.

La Blankanuka anaso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Woolaver kaj Nichols (2006) estris nestostudon de la madagaskara raso en 2001 ĉe la Lago Antsamaka en okcidenta Madagaskaro. Ili trovis 37, indikante la gravon de tiu nura loko por la konservado de tiu insula subspecio. Young, et al. (2006) sugestis, ke pli frua populacio ĉirkaŭkalkulata je 2,500–5,000 totalaj birdoj en Madagaskaro (Delany & Scott, 2002) estus tro optimisma. Ties tutafrika populacio povus esti en la gamo de 10,000 al 25,000 birdoj (Kear, 2005)." (Johnsgard, 2010)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti