Bruna ŝterno
La Bruna ŝterno, Blankkapa ŝterno aŭ ordinara noĉoŝterno, Anous stolidus estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj.
Bruna ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas la plej granda el la Noĉoŝternoj, kaj diferenciĝas el la tre rilata Malhelbruna ŝterno pro sia pligrando ( 38 ĝis 40 cm longa kun enverguro de 77–85 cm kaj pezo de 160-205 g, kaj plumaro, kiu estas malhelbruna, sed ne tiom kiom tiu kiu estas preskaŭ nigra. Tiu ĉi ŝterno estas preskaŭ entute malhelbruna, kaj pli malhela ĉe la kvar akrapintaj pintoj dumfluge, tio estas ĉe vosto (noĉoforma, sed pinta dumfluge), beko kaj flugilpintaj duonoj (tiuj tri preskaŭ nigraj), kio donas al la birdo armilan kaj aerodinamikan aspekton.
Krome estas blanka krono kiel kasko, pli hela ĉefrunte kaj bone limigita inter beko kaj okulo kaj poste nuance miksita ĉe la nuko kaj sen precizaj limoj. Tiu blanka fruntokasko (vere helgriza, sed blanka al la rigardo subluma kaj kontrasta) ŝajnas minaca pro la preciza limo kaj pro plimalhela makulo (preskaŭ nigra) antaŭ la okulo kaj blanka partoringo sub ĝi. La beko estas longa (tiom kiom la kapo), fortika kaj larĝa ĉebaze. La blanka frunto ne estas tiom blanka ĉe junuloj. Ankaŭ la kruroj estas malhelbrunaj kaj tutretaj.
Disvastiĝo kaj subspecioj
redaktiLa Bruna ŝterno estas tropika marbirdo kun tutmonda distribuado, el Havajo al la insularo Tuamotuo kaj Aŭstralio (subspecio A. s. ridgwayi) aŭ amerikaj insuloj kiel Paskinsulo aŭ Galapagoj (subspecio A. s. galapagensis) en la Pacifiko, el la Ruĝa Maro al la Sejŝeloj kaj Aŭstralio en la Hinda Oceano kaj el la Karibo ĝis Tristan da Cunha en la Atlantiko (subspecio A. s. stolidus).
- Anous stolidus galapagensis
- Anous stolidus pileatus
- Anous stolidus plumbeigularis
- Anous stolidus ridgwayi
- Anous stolidus stolidus
Kutimoj
redaktiLa Bruna ŝterno estas kolonia marbirdo, kutime nestante en altaj lokoj de klifoj aŭ en malaltaj arboj aŭ arbustoj. Foje sed malofte eĉ surgrunde. En la sama kolonio oftas aliaj noĉoŝternoj. Okazas interesegaj pariĝadaj ceremonioj kiel ŝajnoluktoj per beko nur por montri la oranĝan buŝon, poste la masklo proponas erojn al ino kaj finfine vomas fiŝeton kiu estas prenita avide de la ino. La paro estos porvive. La ino demetas nur unu ovon ĉiun reproduktan sezonon. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato.
Tiu ĉi ŝterno ne plonĝas subakve, kiel aliaj ŝternoj, sed plej ofte surakviĝas kaj plukas. La fiŝkaptado okazas grupe.
Etimologio de la scienca nomo: Anous estas greka vorto por "sentima" (Harrison, 1990). stolidus signifas "senmova" en Latina. Tiuj birdoj estas ofte maltimidaj kaj troviĝas sekuraj en enormaj nombroj. Ĉe maristoj, ili estas tre konataj pro sia ŝajna indiferento al eventualaj ĉasistoj aŭ predantoj. Hispanlingvanoj nomigas la specion kiel “stultulo”, nome “boba tiñosa”.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Anous stolidus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Neminacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-20-2
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
- Chardine, J.W. and R.D. Morris. 1996. Brown Noddy (Anous stolidus). In The Birds of North America, No. 220 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, kaj The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.