Blazono de Armenio

(Alidirektita el Blazonŝildo de Armenio)

La ŝtata blazono de Armenio estas blazono de la jaro 1991 kiu anstataŭis tiun de la soveta periodo. Tiu ĉi nova similas al la uzata dum la unua sendependiĝo (Armena Demokratia Respubliko), el la projekto de la arkitekto Aleksandro Tamanjan kaj la pentristo Hagop Goĉojan.

Blazono de Armenio
La blazono de Armenio
La blazono de Armenio
Uzata ekde: 1991
vdr

En la centro de la ŝildo troviĝas ilustraĵo de la monto Ararato kun la arkeo de Noa surpinte. En la kvaronoj de la ŝildo troviĝas la simboloj de la kvar historiaj armenaj dinastioj: Bagratidoj (Pakraduni), en la unua kvarono; Artaksidoj (Ardaŝesjan), en la dua; Arsakidoj (Arŝakuni), en la tria kaj en la kvara la Rubenida Dinastio (Rupenian).

La ŝildo estas kovrata maldekstre de aglo kaj leono dekstre. Sub ili la plumo reprezentas la kleriĝon, la tritikospiko la fruktodonan laboron kaj la rompitaj ĉenoj la liberecon kaj sendependiĝon. La ŝildo estas tenata de aglo el arĝento (blanka) kaj leono el oro, simboloj de antaŭaj gloraj dinastioj.

Vidu ankaŭ redakti