Blazono de Meksiko

(Alidirektita el Blazono de Meksikio)

La nuna Blazono de Meksikio estis grava simbolo por Meksikaj politiko kaj kulturo dum jarcentoj. Ĝi bildigas meksikan ekzempleron de Reĝa aglo ripoze sur opuntio vorante serpenton. Por la popolo de Tenoĉtitlano tio havas fortan religian konotacion, sed por eŭropanoj, ĝi simbolus la triumfon de bono super malbono. La nacia blazono estas ankaŭ uzata kiel Sigelo de la ŝtato de Meksiko, iom modifita oficiala versio uzata de la federa, ŝtata kaj municipa registaroj.

Blazono de Meksikio.
Sigelo de la registaro de Meksikio.
Kodekso Mendoza.
Blazono de 1867.
Blazono de 1887, fare de Porfirio Díaz.
Blazono de 1910.
Blazono de 1916 al 1934.
Blazono de 1934 al 1968.

Ĝi inspiriĝas el la legendo pri fondo de la Azteka Imperio. Iu ordonis, ke la aztekoj setliĝu kie ili vidu aglon sur opuntio, vorante serpenton. Tiele ili setlis en la valo de Anahuako, centro de Mezameriko, en Meksiko.