Blazono de Svazilando

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de Svazilando estas en uzo ekde 1968, kiam la ŝtato Svazilando ekestis post la epoko de brita koloniado.

Blazono de Svazilando
blazono de Svazilando
blazono de Svazilando
Lando:  Svazilando
Uzata ekde: 1968
vdr

La blazono prezentas diversajn simbolojn de tradicia svazia kulturo. La leono reprezentas la Reĝon de Svazilando kaj la elefanto reprezentas la patrinon de li, tradicie kunreganta kun sia filo, la reĝo. La du bestoj apogas tradician ŝildon kiu reprezentas "protekton". Super la ŝildo estas la reĝa krono de plumoj, normale portata dum la festivalo de la rikolto. Sur rubando sub la ŝildo estas la nacia moto de la lando, Siyinqaba, kun la signifo, "Ni estas la fortikaĵo".

Vidu ankaŭ redakti