Blazono de Togolando

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de Togolando estas en uzo ekde 14-a de marto 1962, post kiam la ŝtato Togolando ekestis la 27-a de aprilo 1960.

Blazono de Togolando
blazono de Togolando
blazono de Togolando
Lando:  Togolando
Uzata ekde: 14-a de marto 1962
vdr

En ĝi du videblas starantaj ruĝaj leonoj, kiuj simbolas la bravecon de la homoj. Ambaŭ leonoj estas armitaj per arko kaj sago, simbolante alvokon por ĉiuj civitanoj esti aktivaj en la defendo de libereco de la lando. Inter la leonoj elmontratas ora ŝildo kun la literoj RT (Respubliko Togolanda aŭ france République Togolaise). Super ĝi, la flago de Togolando estas elmontrita dufoje. Sur rubando staras la devizo de Togolando: "Travail, Liberté, Patrie" (Laboro, Libereco, Patrio).

Post la Nacia Konferenco de Togolando en 1991, multoblaj versioj de tiu blazono multiĝis, eĉ ene de la togolanda registaro. En junio 2008, decido de la Konstitucia Kortumo klarigis kiu versio ĝustas.

Vidu ankaŭ redakti